Maduro kaj Biden renkontiĝas dum la enposteniĝo de Dilma Rousseff en Brazilo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-01-02 19:07:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La prezidento de Venezuelo Nicolás Maduro, renkontiĝis kun la usona vicprezidento Joseph Biden, en Brazilo, dum la ceremonio de enposteniĝo de la prezidentino Dilma Rousseff.

Maduro estis akompanata de sia urugvaja homologo, José Mujica, dum la dialogo efektivigita.

Tiu ĉi renkontiĝo okazis depost  la decido de la usona kongreso aprobi leĝon kiu starigas punojn kontraŭ Venezuelo.

Tamen, la venezuela prezidento ree esprimis sian volon daŭrigi la diplomatiajn rilatojn kun la norda lando, surbaze de respekto kaj egalrajteco.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up