Ĉinio kaj Kostariko prezidos ministran forumon kun la CELAC.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-01-02 19:11:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La ministroj pri eksteraj rilatoj de Ĉinio, Wang Yi, kaj de Kostariko, Manuel González Sanz, kunprezidos la unuan forumon ministerian Ĉinio-Komunumo de ŝtatoj latinamerikaj kaj karibiaj (CELAC), kiu sesios la  8-an kaj 9-an de januaro.

Komuniko diskonigita de la ĉina ministerio sciigis ke la 7-an de tiu ĉi monato okazos renkontiĝo de la kunordigantoj por finpretigi la detalojn de la kunsido, kies malfermon en Beijing partoprenos la ĉina prezidento Xi Jinping.

Oni ankaŭ anoncis la partoprenon en tiu ĉi unua ministeria kunsido de la ŝtatestroj de Kostariko, Luis Guillermo Solís, la ekvadora Rafael Correa kaj la venezuela Nicolás Maduro, krom la bahama ĉefministro Perry Ĉristie.

Tiuj ĉi ŝtatoj, kune kun Kubo, kunformas la kvaropon de la CELAC, kiuj reprezentas la antaŭan (Kubo), la nuntempan (Kostariko) kaj la estontan (Ekvadoro) gvidantojn de tiu regiona organo. La kvara pozicio apartenas al delegito de la angloparolanta Karibio, kiu rotacias ĉiun sesan monaton. 

En tiu ĉi unua renkontiĝo je la nivelo de ministroj, la partoprenantoj diskutos pri la ĉefaj kunlaboraj gvidiloj, la ĉefaj areoj de kunlaboro kaj la temojn ligitajn al la kreado de institucioj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up