Unasur kunordigas agadojn en Ekvadoro

Eldonita de Maritza Gutierres González
2013-11-03 23:31:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Delegitoj de Surinamo, prezidanto portempa de la sudamerika unio de nacioj (UNASUR) kaj funkciuloj de la ĝenerala sekretario de tiu organo kunsidis en Ekvadoro kun la celo kunordigi agadojn por fortigi tiun institucion.
Dum la renkontiĝo oni kreis la necesajn mekanismojn por tiu celo kaj krome  pritraktis la mandatojn de la 7-a pintkunsido de tiu regiona organo; oni ankaŭ fiksis la temaron de la kunsidoj de la konsilantaroj.
La ĝenerala sekretario precizigis ke la kunsido havis pozitivajn rezultojn por atingi kongruan laboron kaj havi fluan komunikadon, kio konsistigas progreson gravan rilate plifortigon de la bazoj por integriĝo.
 


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up