Cristina Fernández kaj José Mujica por regiona unueco.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2013-10-01 12:47:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La argentina prezidantino, Cristina Fernández, alvokis unu plian fojon la regionan unuecon kiel vojon por plifirmigi la pacon kaj progreson.
Okaze de la bonveniga akcepto al la urugvaja prezidento José Mujica, Cristina alvokis la latinamerikajn ŝtatestrojn kompreni ke la unueco estas la sola vojo por paco, preter kiu ajn diferenco.
Dum ceremonio kiun partoprenis ambaŭ gvidantoj por malfermi novan riveran transportilon konektantan la ĉefurbojn de la respektivaj landoj separitaj per la rivero La Plata, Cristina asertis ke “ekzistas diferencoj, ke oni povas havi konstraŭstarajn poziciojn, sed finfine ĉiuj devas kompreni ke unueco estas la sola vojo al paco”
Cristina kaj Mujica partoprenis la bapto-ceremonion de la ŝipo nomata “Francisco”, omaĝe al la argentina Papo, en la kajo de la entrepreno Buquebús en la haveno de Buenos Aires.
La prezidento Mujica koincidis kun ŝi pri tio ke “oni ne povas sekvi tiun ludon ke pro niaj kontraŭdiroj la latinamerikaj respublikoj estu malamikaj, ĉar en vero ni estas en la sama ŝipo kiam la mondo unuiĝas en suprakontinentaj unuoj”.
La gvidantoj ankaŭ interkonsentis pri tio ke siaj respektivaj registaroj pritaksu kaj solvu pere de negocado la flankaĵojn estiĝintajn dum la lastaj tagoj rilate al la paperfabriko Botnia-UPM, kiu funkcias ĉe la landlimo de la rivero Urugvajo.
La konstruado kaj ekfunkciado de tiu fabriko provokis profundan disopinion inter du membrolandoj de la integriga bloko MERCOSUR, kiu estis traktita en la internacia kortumo de Hago.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up