Maduro : protekti la civitanaron kontraŭ uzuro kaj spekulacio.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2013-11-22 09:18:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, subskribis siajn unuajn du dekretojn ricevinte specialajn povojn per Habilitiga Leĝo: unu por kontrolo de kostoj, prezoj kaj profitoj enlande, kaj la dua por reguligi la eksteran komercon.
Ekde la urbo Maracaibo, en la nordokcidenta ŝtato de Zulia, la gvidanto promulgis leĝon por kontrolo de kostoj, prezoj kaj profitoj kaj protekto de la venezuela familio, kies karaktero organika devos esti ratifita de la supera kortumo de justico.
Maduro asertis ke tia statuto celas protekti la venezuelan civitanaron de tiuj sektoroj kiuj daŭre praktikas uzuron kaj spekulacion kiel parton de la “ekonomia milito de la oligarkio” por malstabiligi la landon. La prezidento pledis por stabiligi la profitajn marĝenojn kaj prezojn justajn.
Li ankaŭ proponis la eldonon de almenaŭ kvin milionoj da ekzempleroj de tiu leĝa instrumento por ke la civitanaro fariĝu  ties garantianto.
Krome li promulgis la leĝon por krei novan institucian sistemon por reguli la importaĵojn,  la instigon al eksportado kaj mastrumado de valutoj enspezataj de la lando, ĉefe,  pro la petrola industrio.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up