La Papo Francisco alvokas elimini la nukleajn armilojn.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-08-10 07:28:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La Papo Francisco memorigis la nuklean bombardadon kontraŭ la japanaj urboj Hiroshima kaj Nagasaki, okazaĵo kiu estas “konstanta alvoko” al la homaro por rifuzi la militojn kaj elimini tiajn armilojn.

En tiuj ĉi terminoj la Papo sin esprimis depost la preĝo de la dimanĉa Angelus, kiu koincidis kun la 70-a datreveno de la atombombardado usona kontraŭ la urbo Nagaski, depost Hiroshima, kiun oni memorigis la pasintan ĵaŭdon.

Tiom da jaroj poste, tiu ĉi tragika evento starigas ankoraŭ hororon kaj rifuzon, asertis la Papo, kiu aldonis ke “tiu ĉi okazaĵo transformiĝis en simbolon de la troa detrua povo de la homo kiam perverse uzas la progresojn de la scienco kaj tekniko, kaj konsistigas alvokon konstantan al la homaro, rifuzi por ĉiam la militojn kaj elimini la nukleajn kaj amasdetruajn armilojn.

Francisco emfazis antaŭ la kredantoj, kiuj ariĝis en la placo de Sankta Petro, ke “tiu ĉi malgaja datreveno instigas nin preĝi kaj devontigi nin por la paco” kun la celo “disvastigi en la mondo etikon de frateco kaj etoson de serena kunvivado inter la popoloj”.

Tiurilate li asertis  “ke ĉiu tero starigu kiel sola voĉo: ne al la milito kaj perforto, jes al dialogo kaj paco”.

Li finis per la jenaj vortoj: “Kun la milito ĉiam oni perdas. La sola maniero gajni militon estas ne fari ĝin”.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up