Rusio taksis konstrua la etan kunsidon inter Putin kaj Obama.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-11-16 08:58:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kunsido inter la prezidentoj  de Rusio, Vladimir Putin, kaj de Usono, Barack Obama, kadre de la pintkunsido de la Grupo de la 20 (G-20) ĉi-dimanĉe, estis konstrua sed nenion novan donis, esprimis la anoncisto de Kremlin, Dmitry Peskov.

“Estas absolute malmulte realisma atendi ke 20-minuta  kunsido  estu konsiderata kiel noviga koncerne al reciprokaj rilatoj”, esprimis Peskov dum gazetara konferenco, laŭ informis Reuters.

“La rilatoj inter Moskvo kaj Vaŝingtono  estas kiel ili estas. La diferencoj estas kiel ili estas, kaj samtempe, la kompreno pri tio ke ne estas alternativo ol dialogo (…) ankaŭ estas kiel ili estas”, li esprimis.

“Sed la kunsido en si mem estis konstrua”, li aldonis.

Kelkaj informfontoj esprimis ke ambaŭ prezidentoj lasis malfermaj la pordojn por analizi la situacion de la internacia terorismo, meze de la etoso pro la okazintaĵoj en Francio kaj la militoj okazantaj en Sirio kaj aliaj landoj de Meza Oriento, samkiel la konflikto palestina-israela.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up