Jam ekiris en Ekvadoro la monda festivalo de la junularo kaj gestudentoj kun partopreno de miloj da gejunuloj el 80 landoj, kie ili debatos pri esencaj kaj aktualaj temoj.
La programo de la tutmonda festivalo inkluzivas prelegojn, atelierojn, seminariojn kaj debatojn pri temoj kiel senlaboreco, la kapitalista krizo, alternativoj por alfronti la amaskomunikadan kaj informan manipuladon, la temo pri Palestino kaj la rajto de tiu popolo al suvereneco kaj la malriĉeco, la paco kaj solidareco.
Diversaj tendoj starigitaj ĉe la Parko Dujarcenta, ejo antaŭe okupita de la malnova flughaveno de Quito, la ekvadora ĉefurbo, estas centro de la renkontiĝo; oni instalis budojn kie ĉiu partoprenanta lando estas reprezentata kaj estis malfermita la Domo de ALBA, la bolivara alianco por la popoloj de Nia Ameriko.
La evento estas la 18-a eldono de la festivaloj kunorganizataj de la federacio monda de progresemaj junularoj; la antaŭa estis okazinta en Venezuelo en la jaro 2005.
Ĉi-jare oni dediĉas ĝin al la venezuela prezidento Hugo Chávez, al la gvidanto de la ekvadora liberala revolucio Eloy Alfaro kaj al la afrika sendependisto el Ganao, Kwane Nhkrumah.
La malferman ceremonion partoprenis la prezidento de Ekvadoro, Rafael Correa, kiu instigis la gejunulojn sin prepari por ŝanĝi la mondon kaj konstrui socialisman socion, por konstrui pli solidaran, justan mondon, por preni sur sin la politikan povon.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Ekas elekto de kandidatoj por deputitoj de la kuba parlamento
- Kubo honoras José Martí en la 170-a datreveno de lia naskiĝo
- Raúl Castro kaj Díaz-Canel ĉeestas la tradician marŝon de la Torĉoj de Kubo
- Preskaŭ 2,1 milionoj da palestinanoj bezonas humanitaran helpon
- En Kubo Internacia Kongreso de Pedagogio