Pretas Bolivio por referendumo pri prezidenta rekandidatiĝo

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-02-19 08:57:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Je du tagoj antaŭ la referendumo en Bolivio, la aŭtoritatuloj finpreparas la konsultiĝon  kunvokanta ĉirkaŭ 6,5 milionoj da civitanoj, kiuj devas sin esprimi pri reformo por ebligi la prezidentan rekandidatiĝon.

Laŭ la supera elekta tribunalo (TSE), jam finiĝis la loĝistika operaciaro kaj ĉiuj tabloj posedas la necesan materialon por okazigi la voĉdonadon dimanĉe, en la lando kaj eksterlande.

La plejmulto partoprenonta en la referemdumo loĝas en la nacia teritorio, sed 258 mil personoj  voĉdonos en aliaj 33 landoj kie ili rezidas.

La demando kiun la civitanoj devas respondi estas la jena: “Ĉu vi konsentas kun la reformo de la artikolo 168 de la Konstitucio Politika de la Ŝtato por ke la prezidento aŭ prezidentino kaj la vicprezidento aŭ vicprezidentino de la ŝtato povu reelektiĝi dufoje sinsekve?”

Se venkas la Jeso tio ebligos al Evo Morales rekandidatiĝi por nova periodo en 2019 kaj daŭrigi la vojon komencitan en 2006 kiu transformis Bolivion de la kondiĉo esti unu el la plej malriĉaj landoj de la regiono en tiun kies kresko ekonomia estis la plej alta pasintjare.

Morales instigis la popolon partopreni en la referendumo kaj plenumi sian rajton voĉdoni por decidi pri modifo de la Konstitucia Ĉarto.

Mia granda deziro estas la amasa partopreno de nia popolo. Ĉiu civitano rajtas voĉdoni Jes aŭ Ne kaj estos respektata, li emfazis.

La procezon sekvos pli ol 100 observantoj internaciaj, kiuj estos tra la tuta lando, interalie, 25 spertuloj de la Unio de Sudamerikaj Landoj (Unasur), kies ĝenerala sekretario, Ernesto Samper, instigis la civitanojn amase partopreni kaj akcepti la rezultojn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up