La membrolandoj de la Bolivara Alianco por la Amerikoj (ALBA) kaj de la energetika interkonsento Petrocaribe pintkunsidos en Karakaso por ebla subskribo de traktato inter ambaŭ organizaĵoj kaj kreado de ekonomia zono.
De antaŭ kelkaj tagoj, la ministro pri eksteraj rilatoj de Venezuelo, Elías Jaua esprimis ke “finfine oni diskutos kaj eble jam estos pretaj subskribi la konsistigan traktaton Eco-ALBA, ekonomia spaco de nia Alianco kaj avanci en la kreado de la ekonomia zono kun Petrocaribe.”
La venezuela ministro klarigis ke oni konfirmis la partoprenon en la pintkunsido de la prezidentoj Rafael Correa de Ekvadoro; Evo Morales de Bolivio; Daniel Ortega de Nikaragvo; Danilo Medina de Dominika Respubliko; Dési Bouterse de Surinamo kaj Michel Martelly de Haitio.
Oni atendas la partoprenon de ŝtatestroj kaj altrangaj funkciuloj de la karibaj landoj kaj Sudameriko kiuj partoprenas en ambaŭ organizaĵoj.
La speciala ekonomia zono estis proponita de la venezuela prezidento Nicolás Maduro en la pintkunsido de ALBA okazinta en Ekvadoro la pasintan julion.
Dum la pintkunsido oni ankaŭ pritraktos eventualan rilaton inter la komuna merkato de la Sudo (MERCOSUR), organo kiun Venezuela nuntempe prezidas kaj la speciala ekonomia zono.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Díaz-Canel elstarigas la laboron de fajrobrigadistoj en danĝera situacio
- Kubo intense laboras por estingi la fajron en la industria zono de Matanzas
- La situacio malfacilas, sed ni sukcese eliros el ĝi, asertas la kuba prezidento
- Ĉinio hodiaŭ esprimis pretecon doni helpon al Kubo por resaniĝi post la fajro.
- Ĉinio esprimas solidarecon kun Kubo kaj sendas helpon por batali fajron