Madrido, jul 31 (RHK) La malneta interna produkto de Hispanio falis en la dua trimestro de tiu ĉi jaro ĝis 18,5% pro tio ke dum aprilo, majo kaj junio okazis halto de la ekonomia agado kaŭze de la socia distancio dekretita de la registaro por fronti la sanitaran krizon de la nova kronviruso... Legu pli
La Paz, jul 29 (RHK) La amasa marŝo farita hieraŭ en la urbo El Alto finiĝis per plurnombra kunveno, kie laboristaj kaj kamparanaj gvidantoj alparolis por konfirmi la popolan rifuzon kontraŭ la prokrasto de la landaj elektoj kaj kunvokis al tutlanda striko sen tempolimo.... Legu pli
Karakaso, jul 28 (RHK) La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, celebris ĉi-marde la 66-an naskiĝdatrevenon de la komandanto Hugo Chávez (1954-2013), kiun li taksis “senmorta giganto” kaj “eterna gvidanto”.... Legu pli
Bonaero, jul 27 (RHK) La argentina prezidento, Alberto Fernández, ratifis ĉi-dimanĉe dum virtuala evento omaĝe al Eva Perón, sian deviĝon kun la plej vundeblaj sektoroj en la kunteksto de la pandemio de la Covid-19, kiu damaĝas la sudamerikan landon.... Legu pli
La Paz, jul 24 (RHK) La kunordiganto de la ses federacioj de Tropiko de Cochabamba rifuzis la anoncon de la supera elekta tribunalo (TSE) de Bolivio pri la prokrasto de la ĝeneralaj elektoj kaj donis tempolimon de 72 horoj por ŝanĝi la decidon.... Legu pli
Pekino, jul 22 (RHK) La agentejo Bloomberg raportis ke Pekino respondos firme al Usono pro la fermo de sia konsulejo en la urbo Houston, Teksaso, kiu donis tempolimon de 72 horoj al la personaro por forlasi la landon.... Legu pli
Moskvo, jul 21 (RHK) Rusio diras ke ilia vakcino kontraŭ la Covid-19 havis favorajn rezultojn kaj pretas por esti uzata en la elimino de la infekta malsano.... Legu pli
Vaŝingtono, jul 20 (RHK) Dum la kandidato de la demokrata partio al la Blanka Domo, Joe Biden, havas avantaĝon je 15 poentoj procentaj fronte al la prezidento Donald Trump, survoje al la prezidentaj elektoj novembre, la ŝtatestro esprimis hieraŭ ke povus okazi fraŭdon kaj li rifuzis promesi ke li akceptos la elektajn rezultojn.... Legu pli
Vaŝingtono, jul 15 (RHK) La usona prezidento Donald Trump asertis ke li estas la unua usona ŝtatestro, kiu eksciis ke la Eŭropa Unio kreiĝis por “profiti” el Usono.... Legu pli
Vaŝingtono, jul 14 (RHK) La supera kortumo de Usono permesis ekfunkciigi la ekzekutojn de la federaciaj prizonuloj post 17 jaroj.... Legu pli
Beijing, jul 13 (RHK) La heroldo de la ministerio pri eksteraj aferoj de Ĉinio Hua Chunying anoncis punojn kontraŭ kelkaj kongresistoj de Usono, interalie, la respublikano Marco Rubio, responde al la limigoj de la usona departemento de trezoro truditaj kontraŭ kvar politikistojn kaj institucion ĉinajn.... Legu pli
Braziljo, jul10 (RHK) La defendo de Luiz Inácio Lula da Silva prezentis peton en Svislando por aliri la originajn arkivojn de la entrepreno Odebrecht, kiuj povas alporti novajn pruvojn pri la senkulpo de la eksa prezidento aŭ de malleĝecoj de la operacio Lava Jato.... Legu pli
Svislando, jul 9 (RHK) La Monda Organizo pri Sano (MOS) anoncis la kreon de sendependa komisiono, kiu esploros la respondon de la institucio fronte al la apero de la kronviruso, samkiel la respektivajn respondojn de la registaroj.... Legu pli
Vaŝingtono, jul 8 (RHK) La prezidento de Meksiko, Andrés Manuel López Obrador alvenis al la usona ĉefurbo por komenci laborviziton 72-horan kaj kunsidi kun sia homologo Donald Trump.... Legu pli
Vaŝingtono, jul 7 (RHK) Dum Usono estas unu el la landoj kun pli da mortintoj kaj kontaĝoj pro Covid-19, la ŝtatestro Donald Trump celebras la progresojn de sia lando en la batalo kontraŭ la malsano.... Legu pli


