Vaŝingtono, sep 23 (RHK) Usono konsideras uzi la kontraŭleĝan mararmean bazon de Guantanamo (sudorienta Kubo) por aresti kaj procesi enmigrintojn, malkaŝis hodiaŭ la retejo Axios.com.... Legu pli


Karakaso, sep 22 (RHK) La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, konfirmis renkontiĝon kun sia samrangulo el Peruo, Pedro Castillo, en la kadro de la Pintkunveno de la Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj (Celac)... Legu pli


Lima, sep 21 (RHK) La ambasadoro de Peruo ĉe la OEA, Harold Forsyth, ratifis la formorton de la Lima Grupo, kreita de registaroj kontraŭaj al la administracio de la prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, estis sciite ĉi tie hodiaŭ.... Legu pli


Meksikurbo, sep 16 (RHK) La VI-Pintkunveno de la Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj (Celac) komenciĝos venontan sabaton en Meksiko kun la karakterizo, ke ĝi estos ĉeesta, post dujara paŭzo pro Kovim-19.... Legu pli


Romo, sep 14 (RHK) La Papo atakis tiujn, kiuj instrumentas la simbolon de la kruco por "politikaj celoj", sed ankaŭ tiujn, kiuj uzas ĝin nur kiel "sindonemon", dum la meso, kiun li celebris en la slovaka urbo de Presov, parto de la programo de lia turneo tra la lando.... Legu pli


Meksikurbo, sep 13 (RHK) Entute 17 landoj de la Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj (Celac) estos reprezentataj de siaj ŝtatestroj aŭ registaroj en la VI-a Pintkunveno de la regiona instanco, kiu okazos en Meksiko, raportis oficiala fonto.... Legu pli


Bonaero, sep 10 (RHK) Ekde la mateno de ĉi tiu vendredo, la elekta malpermeso por la Baza, Malferma, Samtempa kaj Deviga elektoj, pli konata kiel STEP la venontan dimanĉon, komencos regi tra la argentina teritorio.... Legu pli


Meksikurbo, sep 9 (RHK) La meksika prezidento, Andrés Manuel López Obrador, emfazis, ke lia ekzekutivo ne estas "stultulo" aŭ "dungito" de la usona registaro por antaŭenigi enmigradajn politikojn en Vaŝingtono.... Legu pli


Karakaso, sep 7 (RHK) La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, priskribis kiel "sukceso" la duan rondon de dialogo inter la delegacio de sia registaro kaj la opozicio, okazinta en Meksikurbo.... Legu pli


Meksikurbo, sep 4 (RHK) La prezidento de Meksiko, Andrés Manuel López Obrador, avertis, ke bonvenigante la gvidanton de la ultra-konservativa hispana partio VOX, Santiago Abascal, la Nacia Ago-Partio (PAN) ankaŭ montriĝas preskaŭ faŝisma kiel tiu grupo.... Legu pli


Karakaso, sept 1 (RHK) La registaro de la prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, kaj la opozicio kunvenos denove vendrede en Meksiko, en la rekomenco de la dialoga tablo, kiun ambaŭ partioj instalis en la pasinta aŭgusto.... Legu pli


Kabulo, aŭg 30 (RHK) La nombro da civiluloj mortintaj dimanĉe post la usona aviadila atako kontraŭ bomb-aŭto de la frakcio Islama Ŝtato en Kabul kreskis al 12, inkluzive ses infanojn, raportas korespondanto de Al Jazeera.... Legu pli


Ramallah, aŭg 25 (RHK) La palestina ministro pri civilaj aferoj Husejn al la Ŝejko certigis, ke la starigo de ŝtato por lia popolo ne bezonas la permeson de la israelaj okupaciaj trupoj.... Legu pli


Kabulo, aŭg 24 (RHK) Eksa afgana parlamentanino Fawzia Koofi diris hodiaŭ, ke estonta registaro de la centra azia lando ne estos kompleta sen la ĉeesto de virinoj.... Legu pli


Braziljo, aŭg 23 (RHK) La juĝistino de la Federacia Kortumo de la Distrikto, Pollyanna Alves, nuligis novan plendon kontraŭ la eksa brazila prezidento, Luiz Inácio Lula da Silva, konsiderante, ke ne ekzistas pruvoj por kulpigi la gvidanton de la Laborista Partio (PT).... Legu pli


up