Beijing, apr 27 (RHK) La ĉina provinco Hubei kaj ties administra centro, la urbo Wuhan, ne registris la 26-an de aprilo novajn kontaĝojn pro kronviruso nek novajn suspektemajn nek mortintajn personojn, informis la nacia komisiono pri sano de Ĉinio.... Legu pli


Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (OMS)

Ĝenevo, apr 24 (RHK) La ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (OMS), Tedros Adhanom Ghebreyesus, avertis ke spite al reduktiĝo de la Covid-19 en Eŭropo, kreskas hodiaŭ la kontaĝo en Afriko kaj Latinameriko kaj tial oni devas plu teni protektoregulojn.... Legu pli


Nicolás Maduro, prezidento de Venezuelo

Karakaso, apr 23 (RHK) La enketfirmao Hinterlaces diskonigis ke 85% de la venezuelanoj aprobas la decidojn de la prezidento Nicolás Maduro fronte al la sanitara krizo provokita de la kronviruso.... Legu pli


Braziljo, apr 22 (RHK) La magistrato de la supera federacia tribunalo, Alexandre de Moraes, akceptis la peton de la prokuroro ĝenerala de la respubliko, Augusto Aras, kiu petis esplori la eblan perforton de la Leĝo de Sekureco Nacia” en la aranĝoj de la 19-a de aprilo, kiu laŭdis la militan diktaturon travivitan de la lando (1964-1985). Tiun manifestacion partoprenis Jair Bolsonaro.... Legu pli


Meksikurbo, apr 21 (RHK) La vicsekretario pri sano de Meksiko, Hugo López-Gatell, anoncis ĉi-marde la komencon de la fako 3 en la lando kaŭze de la pandemio de la nova kronviruso.... Legu pli


Vaŝingtono, apr 20 (RHK) Usono ne havas la bezonatan kapablon por produkti per si mem la medicinajn materialojn kaj dependas de Ĉinio, asertis usona spertulo.... Legu pli


Ĝenevo, apr 17 (RHK) La infektiĝoj pro la nova kronviruso en Afriko povus eksplodi per salto de la nunaj miloj da kontaĝoj al 10 milionoj en la periodo de tri ĝis ses monatoj, avertis Michel Yao, estro de operacioj urĝaj por la OMS en Afriko.... Legu pli


Beijing, apr 16 (RHK) La ĉina registaro rifuzis novajn akuzojn de la usona ŝtatdepartemento, kiu informis pri realigo de eblaj nukleaj provoj sekretaj flanke de la azia lando.... Legu pli


António Guterres, ĝenerala sekretario de  UN

Nov-Jorko, apr 15 (RHK) La ĝenerala sekretario de la UN, António Guterres kritikis la decidon de la administracio de Donald Trump ĉesigi la fonduson de la monda organizo pri sano (OMS), esprimante ke “ne estas la momento” por tion fari, kiam la mondo batalas kontraŭ la pandemio de la kronviruso.... Legu pli


Madrido, apr 14 (RHK) La hispana registaro subtenas la alvokon de la ĝenerala sekretario de UN, Antonio Guterres, por ke landoj kun ekonomiaj punoj kiel Kubo, Venezuelo kaj Irano, povu akiri sanitaran materialon meze de la sanitara tutmonda krizo pro la kronviruso.... Legu pli


Delcy Rodríguez, ekzekutiva vicprezidantino de Venezuelo

Karakaso, apr 13 (RHK) Ĉinio sendis al Venezuelo gravan kargon de rimedoj kiel kirurgiaj materialoj por protekto de la sanprofesiuloj, protektaj maskoj, gantoj, vestoj kaj okulvitroj protektaj, por tiuj laborantaj rekte en la atento al la pacientoj kontaĝitaj de Covid-19, laŭ informis Delcy Rodríguez, ekzekutiva vicprezidantino pere de sia socia reto en Twitter elde la internacia flughaveno de Maiquetía, en la ŝtato Vargas.... Legu pli


María Zajárova, heroldo de la rusa ministerio pri eksteraj rilatoj

Moskvo, apr 10 (RHK) La heroldo de la rusa ministerio pri eksteraj rilatoj, María Zajárova, rekonfirmis en tiu ĉi urbo, ke la solvo al la problemoj de Venezuelo, devas esti solvataj de la civitanaro en paca maniero, kaj oni “ne povas trudi ion ajn de ekstere”.... Legu pli


Vaŝingtono, apr 9 (RHK) Laŭ nova enketo en tiu ĉi lando oni sciis ke 54% de la usonanoj estas malkontentaj pri la decidoj de la usona registaro por alfronti la disvastiĝon de Covid-19.... Legu pli


Pekino, apr 8 (RHK) La ĉina urbo Wuhano, epicentro de la pandemio de Covid-19, vivas la unuan tagon de malfermiĝo. ... Legu pli


Rafael Correa, eksprezidento ekvadora

Bruselo, apr 6 (RHK) La ekvadora eksprezidento Rafael Correa esprimis ke lia animo estas detruata pro la okazaĵoj en sia lando, aparte pro la teruraj bildoj vidataj el sia naskiĝurbo Guayaquil kun kadavroj surstrataj pro Covid-19.... Legu pli


up