Kubo kaj Ĉinio ratifis la volon plifortigi siajn rilatojn.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-08-10 07:02:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Dum renkontiĝo inter Lenin Echevarría Quintana, unua vicministro pri industrioj de Kubo kaj Liu Lihua, homologo en la azia lando,  Ĉinio ratifis la pretencon de sia lando daŭre avanci en la komuna laboro cele al plimultigo de la industria evoluo de Kubo kies pespektivojn li bone taksis.

Siaflanke, la kuba vicministro informis pri la evoluaksoj prioritataj de la insulo, debatitaj kaj aprobitaj dum la pasinta kongreso de la komunista partio pri gravaj projektoj asociiĝintaj al la teknologia aktualigo de la nacia industrio.

Ambaŭ partneroj koincidis emfazante la progreson de la reciproka kunlaboro en la industria sektoro pri la bazo de interkomprena memorando subskribita en ĉeesto de la prezidentoj de ambaŭ landoj dum la pasinta ŝtatvizito al Kubo de la prezidento Xi Jinping, kaj ankaŭ surbaze de la Agplano por starigo de la memorando subskribita en Kubo dum la evento CUBAINDUSTRIO 2016.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up