Konfirmas Kubo rekomenciĝon de la regulaj flugoj inter Usono kaj Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-08-26 07:49:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Laŭ esprimis funkciuloj de la aviada sektoro en Kubo, fine de aŭgusto rekomenciĝos la regulaj rektaj flugoj inter Usono kaj Kubo depost kvindek jaroj, kaj ili okazos laŭ la internaciaj normoj rilate al sekureco.

La 31-an de aŭgusto okazos la inaŭgura flugo de la flugkompanio Jet-Blue inter Fort Lauderdale (Florido) kaj Santa Clara (Villa Clara). Oni esperas ke en tiu tago formale estu reinaŭguritaj la rektaj flugoj haltigitaj en 1961.

Eduardo Rodríguez Dávila, vicministro pri evoluigo de la ministerio de transporto de Kubo, esprimis ke temas pri pozitiva paŝo kaj kontribuo al la procezo de pli bonaj rilatoj inter la du landoj.

Li elstarigis ke Kubo posedas fortojn rilate al operacia sekureco kaj aviada sekureco, kiuj estas internacie rekonataj, kion konfirmas la trajektorio de niaj flughavenoj.

Li aldonis ke Kubo plenumas ĉiujn normojn internaciajn tiurilate kaj ĝi estas membro-fondinto de la organizo de civila aviado internacia (OACI).

Spite al la usona sieĝo, Kubo povis krei infrastrukturon flughavenan kaj akcepton de eksterlandaj vizitantoj en etoso de sekureco civitana kaj kun vastaj perspektivoj de evoluo, li emfazis.

Pri la infrastrukturo li aldonis ke ekzistas programo por ampleksigi kaj modernigi la kapaciton preter la restarigo de tiuj rektaj flugoj. Ĝi konsistigas naturan procezon por alfronti la defiojn de la kresko de internaciaj flugoj dum la lastaj jaroj kaj ankaŭ bezonatas por akompani la evoluon de la lando.

La unuaj itineroj aprobitaj de la departemento de transporto usona estis ĝuste  tiuj malsamaj ol Havano, kaj tiel, American Airlines, Frontier Airlines, JetBlue Airways,Silver Airways, Southwest Airlines kaj  Sun Country Airlines ricevis permeson por operacii  de kvin urboj usonaj al naŭ destinoj en Kubo,  Camagüey, Cayo Coco, Cayo Largo, Cienfuegos, Holguín, Manzanillo, Matanzas, Santa Clara kaj  Santiago de Cuba.

Ankoraŭ estas en aproba procezo fina la 20 itineroj disponeblaj al Havano,  kiu estas la enirpunkto de preskaŭ 50% de la internaciaj vizitantoj.

Ĝis nun, averaĝe alvenas al Kubo ĉiutage 17 flugoj el Usono en la kategorio ĉarter (luitaj flugoj), ne regulaj.

La kuba funkciulo aldonis ke tiu kategorio restos kaj agnoskis la gravan kontribuon faritan de la lukompanioj kiuj funkciadis kiel la ĉefa ligilo inter la du landoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up