Kubo: La mensogoj de la hispana gazeto El País

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-01-09 14:41:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La kuba ambasadoro en Hispanio, Eugenio Martínez Enríquez,  taksis malrespekta kaj mensoga la ĉefartikolon aperigitan de la gazeto El País sub la titolo “Pasis 55 jaroj” kiu enhavas falsaĵojn pri la realo de la kariba lando.
Per letero adresita al la vicdirektoro de la ĵurnalo, Jan Martínez Ahrens, la kuba ambasadoro esprimas ke la difino publikigita pri la kuba revolucio kiel  “fiasko” kaj taksas “cinikaj” la kubajn gvidantojn, ne kongruas kun la realo.
La kuba ambasadoro esprimas ke tiu gazeto eldonata je miloj da km de Kubo ne povas aserti, sen timo erari, ke “neniu pli konscias pri la fiasko de la revolucio ol la kubanoj mem”, kio estas ĉiutage kontestata de la  milionoj da kubanoj kaj amikoj kiuj defendis kaj plu defendas la sistemon kiu garantiis la veran dignon kaj sendependecon de la insula popolo.
En sia letero la kuba ambasadoro parolas pri la situacio ekzistinta en Kubo en la jaro 1958, kiam  45% de la infanaro malhavis lernejojn kaj 10 mil geinstruistoj malhavis laboron. Nuntempe, estas sciate, ke ĉiuj infanoj en Kubo ĉeestas lernejojn, ricevas altan eduknivelon, prisanajn servojn ekde la naskiĝo, estas imunizataj senpage kontraŭ la ĉefaj malsanoj kaj la nivelo de infanmorteco estas je 4,2 por ĉiu mil vivnaskito, indikilo supera al tiu registrata en evoluintaj landoj kiel Kanado (5) aŭ Usono (6). De antaŭ 52 jaroj Kubo eliminis analfabetismon.
La kuba ambasadoro lanĉis inviton al tiu gazeto, serĉi, trovi kaj publikigi en kiu lando tiu situacio estu ĉiutage travivata, spite al tio ke la insulo eltenas ekonomian kaj politikan sieĝon flanke de Usono, kio estas reala blokado.
La letero aldonas ke la gazeto emfazas ke Kubo  “estas en bankroto”, kio mirigas nin, ĉar estas sciate ke la ĵurnalo El País estas en “teknika bankroto” kio laŭ  terminoj de la revizorantoj signifas ke laŭ la hispana leĝo pri societo de kapitalo, ĝi estas en kaŭzo de malfondo, kaj nur serĉas sian financan savadon kaj supervivadon  en la nomataj “fondusoj vulturaj”.
Laste, la kuba ambasadoro aldonas en sia letero, ke eble tiu estas la kialo pri la aperigo de tiaj mensogoj pri Kubo, ĉar tre verŝajne iu pagas por kovri tian bankroton, sed certe ne estos la kuba revolucio, ĉar la etiko malebligas la uzon de tiaspecaj metodoj, li emfazas.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up