Akceptis Raúl Castro la ĉefministron de Alĝerio.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-10-14 09:03:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba prezidento Raúl Castro, akceptis ĉi-ĵaŭde la ĉefministron de Alĝerio, Abdelmalek Sellal, kiu plenumas oficialan viziton en la insulo.

Ambaŭ gvidantoj elstarigis la bonan staton de la reciprokaj rilatoj kaj ratifis la volon de siaj respektivaj registaroj plifortigi la historiajn amikajn rilatojn kaj solidarecon kiu unuigas ambaŭ landojn.

Ili interŝanĝis pri diversaj temoj de intereso kaj ankaŭ subskribis interkonsenton kunlaboran en la sana agadkampo.

Akompanis la vizitanton la ministro de ŝtato kaj eksteraj eferoj kaj internacia kunlaboro, Ramtane Lamamra, ankaŭ la ministro pri sano, loĝantaro kaj hospitala reformo, Abdelmalek Boudiaf, kaj la ambasadoro en Kubo, Mohamed Achache.

Flanke de Kubo ĉeestis la vicprezidanto de la ministra konsilantaro kaj ministro de ekonomio kaj planado, Ricardo Cabrisas, la ministro pri eksteraj rilatoj Bruno Rodríguez, la ministro pri publika sano Roberto Morales kaj la ministro pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj, Rodrigo Malmierca.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up