Fihav 2016: premiado al plej bonaj produktoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-11-04 09:43:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 4 nov (RHK) La 34-a internacia foiro de Havano Fihav 2016 finiĝas hodiaŭ en la Kongresa Palaco de Havano kun la premiado de la plej bonaj produktoj, pavilonoj kaj dizajnoj de la standoj ekspoziciataj ekde la pasinta lundo en Expocuba, ekspoziciejo situanta en la urba periferio.

La foiro fokusigis sian ĉefan agadon en la unua forumo de investoj, spaco privilegiita por starigi rilatojn kun Kubo kaj konkretigi negocojn, kies ĉefa celo estas diversigi la originon de la eksterlanda kapitalo kaj ne dependi de malmultaj merkatoj.

Tiu ĉi strategio estas kongrua kun la konceptigo de la ekonomia modelo de la lando kaj la projekcioj por landa evoluigo ĝis la jaro 2030.

La foiron partoprenis pli ol 3 mil eksponantoj el 73 landoj  kio igas ĝin la plej granda komerca foiro de la lastaj jaroj en la insulo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up