Vizitos Kubon la prezidento de Vjetnamio.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-11-14 07:48:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 14 nov (RHK) La vjetnama prezidento Tran Dai Quang alvenos ĉi-marde al Kubo kaj renkontiĝos kun la kuba prezidento Raúl Castro, kun la celo impulsi la reciprokajn rilatojn.

Post kelkaj semajnoj ambaŭ landoj festos la 56-an datrevenon de la diplomatiaj ligoj, kio fundamentas la programon de tiu ĉi vizito, laŭ invito de la kuba prezidento, por doni kontinuecon al la kontaktoj altnivelaj inter la du landoj.

Dai Quang plenumos ampleksan programon ĝis la venonta ĵaŭdo kiam li ekiros al Peruo por partopreni la pintkunsidon de la forumo de kunlaboro ekonomio Azio-Pacifiko (APEC).

Vjetnamio kaj Kubo evoluigas siajn rilatojn en kelkaj sektoroj, nome, agrikulturo, turismo, konstruado, komerco kaj  edukado, interalie, kio klarigas la interŝanĝon de delegitaroj por solidigi kaj ampleksigi la ekzistantajn ligojn kiuj venkas la geografian distancon kaj evoluas per reciproka subteno kaj komunaj pozicioj en multflankaj forumoj, ĉefe en UN.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up