Miloj da pioniroj inundos la Placon de la Revolucio.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-12-21 08:19:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  21 dec (RHK) La venontan 2-an de januaro okazos parado kaj milita ceremonio en la Placo de la Revolucio okaze de la 60-jara fondodatreveno de la Revoluciaj Armitaj Fortoj de Kubo kaj tiucele estas antaŭvidita ke miloj da pioniroj inundos la placon.

Laŭ estis anoncite, proksimume  3 500 infanoj de bazaj lernejoj el 46 centroj edukaj de la distriktoj Centra Havano, Cerro kaj Placo de la Revolucio, estos la protagonistoj de tiu ceremonio, kiu faros specialan omaĝon al la historia gvidanto Fidel Castro.

Dum renkontiĝo kun la gazetaro, Aymara Guzmán, prezidanto de la infana organizo de pioniroj José Martí, ŝi deklaris al la gazeto Juventud Rebelde ke la infana organizo historie plenumis la mision ĉirkaŭgardi la ĵaĥton Granma en diversaj eventoj, kaj ĉi-foje ili tion faros kun speciala signifo.

Ŝi asertis ke la infanoj kiuj gvidos la paradon, ĉiutage lernas pri la pensado kaj verkaro de  Fidel, kiu transdonas novajn lernitaĵojn al la novaj generacioj, tiuj kiuj la venontan 2-an de januaro, reprezente de pli ol 1 500 000 infanoj tra la tuta  lando, faros grandan omaĝon al la kuba gvidanto.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up