Ekfunkcias la unua teknologia parko en Havano.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-12-24 08:13:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 24 dec (RHK) Kun tri lud-simulantoj, wifi-konekto kaj haloj de altnivela teknologio ekipitaj kun 16 komputiloj en ĉiu el ili, malfermiĝis en tiu ĉi urbo la unua teknologia parko de Havano, en la loko konata kiel Hola Ola.

Estraranoj  de la sistemo de Junulara Klubo de komputiloj kaj elektroniko en la ĉefurbo, sciigis ke la centro celas kontentigi la bezonojn de la familio kaj inter aliaj ofertoj ĝi ebligas luadon de tabletoj kaj porteblaj telefonoj, elŝuton  de informadikaj produktoj ellaboritaj en Kubo, kiel Mia dorsosako, kiu enhavas aŭdvidajn materialojn kaj muzikon, interalie.

Oni ankaŭ informis ke estas antaŭvidita aldoni ĝis 10 simulaparatojn, kaj fine de la jaro 2017, oni planas havi po unu tiaspecan parkon en ĉiu distrikto de nia ĉefurbo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up