Raúl Castro akceptis la prezidanton de la komerca ĉambro de Usono.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-01-14 07:46:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 14 jan (RHK) La kuba prezidento Raúl Castro akceptis ĉi-vendrede en Havano, la sinjoron Thomas J. Donohue, prezidanto de la komerca ĉambro usona, kiu vizitas la insulon. Dum la renkontiĝo ili dialogis pri temoj de reciproka intereso.

Akompanis la sinjoron Donohue, la sinjorino Jodi Hanson Bond, vicprezidanto por la Amerikoj de la komerca ĉambro, kaj la sinjoro Maurice Greenberg, prezidanto de la asekura kompanio STARR.

Flanke de Kubo partoprenis Rodrigo Malmierca, ministro pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj kaj Josefina Vidal, ĝenerala direktoro por Usono, de la ministerio pri eksteraj rilatoj.

Antaŭe la sinjoro Donohue kaj liaj akompanantoj estis akceptitaj de Ricardo Cabrisas, vicprezidanto de la ministra konsilantaro kaj ministro pri ekonomio kaj planado, samkiel Rodrigo Malmierca kaj Lina Pedraza, ministroj pri ekstera komerco kaj financoj, respektive.

La renkontiĝo ĉe la ministerio pri financoj kaj prezoj kun la reprezentantoj de la komerca ĉambro usona iniciatas la esploron de eblecoj por kunlabori en la dezajno kaj komercado de produkoj asekuraj kaj vojaĝ-asistado.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up