Nova ambasadorino de Kubo antaŭ UN alvenis al Nov-Jorko.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-01-23 11:11:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Unuiĝintaj Nacioj, 23 jan (RHK) La konstanta reprezentanto de Kubo antaŭ UN, Anayansi Rodríguez, prezentas ĉi-lunde siajn akreditigajn leterojn al la ĝenerala sekretario de la organizo, Antonio Guterres.

La ambasadorino alvenis al Nov-Jorko por anstataŭi la ĝisnunan reprezentanton Rodolfo Reyes.

Rodríguez plenumis dum la lastaj jaroj gravajn respondecojn en la insula ministerio pri eksteraj rilatoj, interalie,  kiel direktorino pri multflankaj aferoj kaj reprezentanto konstanta, ĝis 2016, en la sidejo de UN en Ĝenevo.

Oni esperas ke baldaŭ la funkciulino renkontiĝos kun la ĝenerala sekretario en ties oficejo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up