ALBA-TCP: alvokas Raúl Castro respekti la deklaron de Latinameriko kaj Karibio kiel paca zono.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-03-07 06:25:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba prezidanto Raúl Castro ratifis en Karakaso, la subtenon de la insulo al la bolivara revolucio kaj esprimis ke tiu frata lando batalas decidige por la evoluo kaj emancipiĝo de Nia Ameriko.

Dum la 14-a eksterordinara pintkunsido de la Alianco Bolivara por la popoloj de Nia Ameriko (ALBA-TCP), sesiinta en Venezuelo ĉi-semajnofine, Raúl alvokis respekti la deklaron de Latinameriko kaj Karibio kiel paca zono, adoptita dum la pintkunsido de la Celac en Havano en 2014, kiu vokas solvi la diferencojn pace kaj respektoplene al la principoj kaj normoj de la internacia juro kaj la ĉarto de UN.

Li ankaŭ esprimis ke ni travivas gravan etapon en la historio regiona, pro la lastaj retroiroj politikaj kiuj havas negativajn sekvojn por niaj popoloj. Li aldonis ke Fidel instruis al ni esti realismaj kaj ke tio kio ŝajnas neebla estas atingebla, se ni tion firme decidas.

La landoj de ALBA konsideras ke integriĝo estas nepra kondiĉo fronte al kreado de grandaj blokoj dominantaj la mondan ekonomion, aldonis Raúl Castro dum sia parolado.

Raúl transdonis solidaran mesaĝon al Lula, Dilma Rousseff, Cristina Fernández kaj al aliaj gvidantoj de Nia Ameriko, interalie, al Rafael Correa kaj Lenin Moreno en Ekvadoro, kaj al Daniel Ortega, en Nikaragvo.

Ĉiuj kaŭzoj de la Granda Patrolando koncernas nin, kaj  danke al unueco la bolivara revolucio transvivadis ĉiujn agresojn kaj ankaŭ la abomenindaĵojn de la organizo de amerikaj ŝtatoj (OEA), interalie.

Li esprimis sian solidarecon al la meksika popolo kiu alfrontas neraciecon flanke de la nova agendo usona, kiu intencas starigi muregon en la landlimo kun Meksiko, kio ankaŭ damaĝas la tutan regionon, samkiel la protektema politiko kaj persekutado de migrantoj, interalie.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up