Internacia Kongreso Cubagua 2017: por racia akvo-konsumo

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-03-22 10:03:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Inés María Chapman, prezidantino de la INRH

Havano, 22 mar (RHK) La kongreso Cubagua 2017 sesianta en tiu ĉi urbo, pritraktos temojn kiel primedian edukon, la metodologiojn por taksi la hidran potencialon de la hidrografiaj fluejoj, specialajn spertojn en la mildigo de sekeco-efikoj, traktadon de reziduaĵoj kaj studojn pri vundebleco en marbordaj areoj.

Spertuloj partoprenantaj la eventon, memorigis ke la aliro al fidinda provizo de akvo, kune kun servoj pri sanigado taŭga por plibonigi la vivnivelon, ampleksigas la lokajn ekonomiojn, impulsas la kreadon de laborlokoj kaj pli altan socian inkluzivon.

Por la kunordiganto de UN rezidanta en Kubo, Myrta Kaulard, tiu ĉi internacia kongreso estas laŭdinda pro ĝia integriga vizio fronte al la defioj rilataj al la klimata ŝanĝo, interalie, la ekstremaj sekecoj.

Specialistoj el 17 landoj partoprenas la renkontiĝon, kie  samtempe efektiviĝas  la unua metiejo pri integra mastrumado de hidrografiaj fluejoj, la 13-a kongreso internacia de hidraŭlika inĝenierado kaj la 9-a internacia seminario pri integrala uzo de akvo, en la kongresa palaco de Havano.

Laŭ asertis la prezidantino de la nacia instituto pri hidraŭlikaj rimedoj en Kubo (INRH), Inés María Chapman, la vorto integrigo estas distinga koncepto de la renkontiĝo, pro la eco de ties diversaj analizaj spacoj, kiuj ligas ĉiujn per komuna bazo: la bezono alporti al la konkretigo de supera kulturo pri racia konsumo de akvo.



Komentarioj

  • bentilho jorge da si's gravatar
    bentilho jorge da si
    25/03/2017 11:41 am

    salutom samideanos de kuba esperanto mi estas tre contenta raldio esperanto gis revido rio de janeiro brasil esperantista na universidade federal fluminense uff damkom

  • bentilho jorge da si's gravatar
    bentilho jorge da si
    25/03/2017 11:48 am

    tre bone mi nomigas bentilho la rio de janeiro mi parolas esperanto pli malpli gis revido rio de janeiro brasil


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up