Pledas Kubo por haltigi la nukleajn armilojn.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-04-04 06:50:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ĝenevo, 4 apr (RHK) Kubo insistis en UN pri la bezono ke tiuj posedantoj de nukleaj armiloj plu tenu sian kompromison cele al mondo libera je tiuj armiloj.

La kuba reprezentanto antaŭ la komisiono pri malarmado, Ana Silvia Rodríguez, alvokis la nukleajn ŝtatojn kaj aliajn protektatajn pro la nomata nuklea ombrelo, montri politikan volon kaj kompromison ekpaŝi unualoke en tiun direkton.

Dum la malferma sesio de la forumo, la kuba reprezentanto memorigis la ĵusokazintan konferencon de la Ĝenerala Asembleo por intertrakti instrumenton leĝe devigan, kiu malpermesu tiujn armilojn, kaj tiuj potencaj lando decidis ne partopreni.

Estas alarmiga ke kelkaj landoj daŭre modernigas siajn armilojn kaj evoluigas novajn specojn de nukleaj armiloj, ŝi emfazis.

Ankaŭ estas zorgige, krome, ke ili daŭre lokigas armilojn nukleajn en teritoriojn de ŝtatoj ne posedantaj ĝin, kio evidente malplenumas la Traktaton pri Ne Proliferado (TNP), speciale ties artikolo 6 kaj aliaj interkonsentoj faritaj dum la konferencoj pri kontroloj de la jaroj 1995, 2000 kaj 2010.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up