La urbo Camagüey festas sian 500 jariĝon.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-02-02 21:57:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La kuba parlamentestro Esteban Lazo Hernández, gratulis la enloĝantojn de la iama vilaĝo de Sankta Maria de Porto Princo, nuna Camagüey, kiu festis sian  500-an naskiĝon  per giganta kultura vespero en la Placo de la Revolucio Ignacio Agramonte.
La parlamentestro, ankaŭ membro de la politika buroo de la komunista partio, laŭdis la kulturan spektaklon prezentitan de artistoj kaj grupoj de tiu centra provinco, kiuj revuis gravajn momentojn de la landa kaj loka historio fronte al miloj da spektantoj.
Oni ankaŭ omaĝis elstarajn poetojn de la urbo Camagüey, kiel la nacia poeto Nicolás Guillén, la poetino Gertrudis Gómez de Avellaneda kaj aliaj, kaj same omaĝis elstarajn filojn kiel la unuaj martiroj de la sendependigaj bataloj kontraŭ la hispana koloniismo kiel Ignacio Agramonte kaj Joaquín Agüero.
La aranĝon ankaŭ partoprenis Salvador Valdés, vicprezidanto de la ŝtata konsilantaro, Jorge Luis Tapia,  unua sekretario de la komunista partio en la urbo, Miguel Barnet, prezidanto de la unuiĝo de artistoj kaj verkistoj,  la doktoro Eusebio Leal, kunordiganto de la reto de oficejoj de la historiisto kaj konservisto de patrobienaj urboj, inter aliaj personecoj.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up