Denuncletero de la kubaj intelektuloj pri la nova politiko de Trump al Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-06-19 07:45:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 19 jun (RHK) La sekretariejo de la kuba unuiĝo de verkistoj kaj artistoj (UNEAC) sendis leteron al la usonaj intelektuloj kaj artistoj per kiu  denuncas la novan politikon kontraŭ Kubo preparitan de la prezidento Donald Trump.

En sia letero, la kubaj artistoj taksas la diskurson de Trump kaduka, malnovaiĝinta, plena je falsaĵoj kaj stereotipoj kiuj kongruas kun la logiko de la Malvarma Milito. Ili emfazis ke tiuj paroloj celis aŭskultantaron kiu ne reprezentas la plimulton de la kuba elmigrantaro kaj estas ligita al terorismo kontraŭ Kubo kaj aliaj landoj de la regiono.

La kubaj intelektuloj emfazis sian aspiron daŭre kunlabori en la kultura kampo per rilato fruktodona kaj surbaze de egaleco, kiu favoros la reciprokan riĉiĝon spiritan de ambaŭ nacioj.

Ili subskretas la gravecon denunci tiun ĉi novan politikon kaj la brutalan sieĝon kiun la insulo suferas dum preskaŭ sesdek jaroj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up