Leahy postulas voĉdonon de la senato pri la leĝo por vojaĝi al Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-06-28 07:41:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Washington, 28 jun (RHK) La demokrata leĝofaranto usona Patrick Leahy defendis antaŭ la Senato la bezonon voĉdoni la Leĝon pri libereco por vojaĝi al Kubo kaj kritikis la politikon anoncitan de la prezidento Donald Trump rilate la kariban insulon.

Dum debato pri diversaj temoj en la alta ĉambro, la senatano de Vermont memorigis ke la pasintan 25-an de majo li kaj la respublikano Jeff Flake, kune kun aliaj 53 kunsubtenantoj de ambaŭ partioj, enkondukis tiun leĝan proponon.

Leahy esprimis ke estas vere absurda ke tia leĝo estu necesa por restarigi la liberecon de la usona popolo vojaĝi, kiun neniam la federala registaro  devintus forpreni. Li emfazis ke 55 membroj de la alta ĉambro subtenas la eliminon de limigoj, kion eĉ ne la prezidento Obama povis restarigi, kaj esprimis ke se okazas voĉdono pri la temo, la leĝo estus amase aprobita, laŭ raporto de la informagentejo Prensa Latina.

Leahy esprimis ke la popoloj kuba kaj usona volas pli streĉan rilaton, kio estas demonstrita per la enketoj faritaj. Pro tio, li aldonis, Trump devintus aŭskulti la popolojn, kaj ne etan minoritaton kiu volas retroiri en la proksimiĝo inter la du landoj.

La senatano taksis hipokrita la diskurson elprononcitan de Trump la pasintan 16-an de junio en Miamio, kaj demandis sin kiom da membroj de la leĝofara organo legis la detalojn de tiu anonco.

Li aldonis ke ŝajne «nur du membroj kubano-usonaj  de la Kongreso vidis la tekston, kaj neniu el ili iam surpaŝis en Kubo, kaj ili publike alprenis la krediton de la teksto pri la nova politiko de la Blanka Domo.»

Tio multon diras de la nomata revizio de la registaro, kio estis grandparte farso, tial ke ĉiuj federalaj agentejoj rekomentis al la prezidento daŭrigi la vojon komencitan de Obama, aldonis la usona kongresisto.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up