Kubo finpreparas kondiĉojn por ekigi la novan lernojaron.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-08-23 08:40:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Sancti Spiritus, 23 aŭg(RHK) Pli ol 10 600 institucioj kiuj apartenas al la ministerio pri edukado preparas kondiĉojn tutlande por ekigi la novan lernojaron la 4-an de septembro kun proksimume unu miliono 700 mil gestudentoj, laŭ klarigis Ena Elsa Velázuez, ministrino pri edukado.

Tiu ĉi nombro ne inkluzivas la universitatajn studentojn, laŭ ŝi konfirmis. Aldone, la kuba ministrino asertis ke en ĉiu teritorio oni laboras por certigi la bezonatajn rimedojn.

Ŝi klarigis ke ĝenerale, ekzistas favora situacio pri la lernomaterialoj kaj ekipaĵoj, kaj spite al la malfruoj pri la alveno de papero kaj lerneja ŝuoj, oni adoptis regulojn por transdoni ilin organizite.

Laŭ sia opinio, en ĉiuj provincoj oni insistis pri la strategioj por sukcesigi la lerno-kontinuecon, ĉefe pri studentoj kiuj finas la naŭan gradon kaj la antaŭuniversitatan studon.

Ŝi agnoskis la grandajn klopodojn faratajn tutlande por riparoj kaj subtenon de la lernejoj, tiel ke  nuntempe oni faras tiaspecajn laborojn en pli ol du mil lernejoj tra la tuta lando.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up