Kubo alfrontas la rekuperiĝan laboron kaj pritaksas la provokitajn damaĝojn.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-09-13 09:15:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 13 sept (RHK) La unua vicprezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, dialogis kun membroj de la provinca konsilantaro de defendo en la okcidenta provinco Artemisa por pritaksi la damaĝojn provokitajn de la uragano Irma kaj la agojn de rekuperiĝo en tiu teritorio.

Dum la interŝanĝo, José Antonio Valeriano, prezidanto de la provinca konsilantaro klarigis ke la plej gravaj damaĝoj estas en la elektra servo kaj provizo de trinkebla akvo.

Aliflanke, estas konate ke simila situacio prezentiĝas en la ĉefurbo kaj en la najbaraj provincoj Matanzas, Cienfuegos kaj Mayabeque, aldone al Sancti Spiritus, Camaguey  kaj Villa Clara.

Aliflanke, la kuba vicprezidento ankaŭ vizitis kune kun la ĝenerala sekretario de la laborista centralo, Ulises Guilarte, la instalaĵojn de la termoelektra centralo “Máximo Gómez” de Mariel, oriente de Havano.

La kuba vicprezidento taksis tre pozitivaj la progresojn en la rekuperigaj laboroj en Artemisa, kie ankaŭ rekomenciĝis la lerneja kurso kaj la agrikulturaj laboroj kolektas la kultivojn de bananoj kiuj estis forpuŝitaj de la uragano.

Tra la tuta lando evoluas similaj taskoj dum la ministerio pri publika sano alvokas la loĝantaron tre atenti pri higienaj agoj por eviti aperon de epidemioj, kio estas ofte rezulto de similaj naturaj eventoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up