Kubo komdamnas klopodojn pri ŝtatrenverso en Venezuelo

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-02-14 11:19:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La ministerio pri eksteraj rilatoj de Kubo diskonigis deklaron oficialan de la insula registaro kontraŭ la klopodoj pri ŝtatrenverso kontraŭ la konstitucia registaro de la bolivara respubliko de Venezuelo, el kio rezultis forpasoj kaj dekoj da viktimoj vunditaj.
Laŭ la insula deklaro diskonigita en la enlanda gazetaro, la kubaj aŭtoritatoj ankaŭ komdamnas la atakojn faritajn de faŝismaj grupoj kontraŭ la publikaj institucioj, bruligado de aŭtoj kaj aliaj fiagoj.
La kuba registaro esprimas sian subtenon al la bolivara revolucio kaj alvokas la internacian solidaremon kun la certeco ke la venezuela popolo scipovos defendi siajn sociajn atingojn kaj la heredaĵon lasitan de la prezidento Hugo Chávez.
Per la oficiala deklaro Kubo esprimas sian subtenon al la registaro gvidata de la prezidento Nicolás Maduro, kiu klopodas protekti la pacon, integri ĉiujn sektorojn de la lando kaj impulsi la sociekonomian evoluon de la tuta lando.
 


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up