Ĝenerala Asembleo de UN voĉdonos rezolucion kontraŭ la usona blokado al Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-11-01 07:48:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 1 nov (RHK) Por la 26-a fojo la mondo sin esprimos antaŭ la plenkunsido de la Ĝenerala Asembleo de UN pri la rezolucio: Bezono ĉesigi la usonan blokadon ekonomian, financan kaj komercan altrudatan de Usono al Kubo, kiu estos prezentita de la kuba ministro pri eksteraj rilatoj Bruno Rodríguez.

Spite al la kruela kaj genocida politiko de 11 sinsekvaj administracioj usonaj, la kuba popolo ne nur rezistadis, sed ankaŭ ne rezignas je sia evoluo kune kun la insula registaro kaj konstruas la estotencon, kio nun evidentiĝas en la aktiva partopreno cele al aktualigo de la ekonomia  kaj socia modelo.

Hodiaŭ la monda komunumo denove esprimos sian voĉon por ĉesigi politikon kies akumulitaj damaĝoj en preskaŭ ses jardekoj superas la ciferon je 822 mil 280 milionoj da dolaroj, konsiderante la dolaran prezmalaltiĝon de la dolaro fronte al la valoro de oro en la internacia merkato.

Sufiĉas la tempo por ke Usono plenumu la 25 antaŭajn rezoluciojn adoptitajn de la internacia komunumo en tiu ĉi organo, kies membroj longe petas ĉesigi tiun ĉi absurdan politikon, kaj haltigi la sieĝon unuflankan kaj sen antaŭkondiĉoj.

Spite al la kreskanta postulo, la nuna usona prezidento esprimis ke li opozicios al la volo de la internacia komunumo kiel evidenta defio al la sinteno de la plimulto de la  publika opinio kaj de vastaj sektoroj de la usona socio mem.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up