Nenia pruvo estis eltrovita pri supozataj atakoj kontraŭ usonaj diplomatoj

Eldonita de Maritza Gutierres González
2018-01-09 10:47:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La respublikana senatano Jeff Flake

Vaŝingtono, 9 jan(RHK) La usona esplorburoo (FBI) ne eltrovis pruvojn pri la supozataj “sonatakoj” kontraŭ la diplomatoj akredititaj en Havano, post pluraj monatoj de esploroj kaj 4 vizitoj al Kubo, sciigis la Associated Press(AP).

La usona agentejo havis aliron al interna raporto de la Divizio de Operacioj Teknologiaj de la FBI, de la 4-a de januaro, kiu ankoraŭ ne estis diskonigita.

“La FBI pritraktis la hipotezon ke aŭdeblaj ondoj, infrasonaj aŭ ultrasonaj povintus esti uzitaj kaŝe por vundi usonanojn en Kubo kaj ne eltrovis iajn pruvojn pri tio”, raportas la AP.

La konkludoj de la usonaj esploristoj kongruas kun tiuj de la Komitato de Kubaj Spertuloj, kiu gvidis detalan esploradon pri la supozataj incidentoj, laŭ indiko de la kuba registaro.

Dekomence, la kubaj aŭtoritatuloj emfazis ke neniam oni permesis nek permesos ke la kuba teritorio estu uzata por ajna agado kontraŭ diplomatoj en Kubo nek kontraŭ ties familianoj, senescepte.

Spite al la malmulta klareco en tiu ĉi kazo, Vaŝingtono decidis unuflanke retiri   grandan parton de siaj diplomatoj el Kubo, tiel haltigante la procezon de vizoj en Havano, kaj samtempe postulis retiriĝon de 17 kubaj funkciuloj el Usono.

Oni esperas ke hodiaŭ okazu aŭdienco pri la temo en la Kongreso, gvidata de la senatano de Florido, Marco Rubio, kiu klopodas manipuli la kazon por malmunti la avancojn atingitajn en la reciprokaj rilatoj.

Aliflanke, la senatano respublikana Jeff  Flake asertis en Havano pasintsabate, ke ne ekzistas motivoj por dubi pri la sinteno de la kuba registaro, kaj aldonis ke la raportoj al kiuj li sukcesis aliri, malhavas pruvojn pri la enmiksiĝo de la insulaj aŭtoritatoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up