La usona ŝtatdepartemento malhavas pruvojn por paroli pri “atakoj” kontraŭ diplomatoj en Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2018-01-10 08:26:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Josefina Vidal, ĝenerala direktorino pri Usono, Minrex

Havano, 10 jan(RHK) La ĝenerala direktorino pri Usono de la ministerio pri eksteraj rilatoj, Josefina Vidal, deklaris dum gazetara konferenco en tiu ĉi urbo ke “la usona ŝtatdepartemento ne havas ajnan pruvon por aserti ke okazis atakoj kontraŭ siaj diplomatoj en Havano, nek pri tio ke Kubo povas respondeci aŭ sciis pri aktivadoj de triaj agantoj”

Vidal firme kritikis la konstantan uzon de la vorto “atako” dum la aŭdienco de la subkomitato de eksteraj rilatoj de la Senato en Vaŝingtono, sen alporti pruvojn por subteni la efektiviĝon de tiaj faktoj.

Ŝi aldonis ke “tute male, post kelkaj monatoj de detalaj esploroj evidentiĝis ke ne ekzistis ajna atako”.

Tial “por la kuba registaro estas ne akcepteblaj la deklaroj malrespondecaj  faritaj de la adjunkta sekretario por la aferoj de la okcidenta hemisfero de la ŝtatdepartemento, Francisco Palmieri, asertis Josefina Vidal.

Palmieri agnoskis ke mankas “multo scienda”, inkluzive “kiu aŭ kio estas maltantaŭ” la supozataj okazaĵoj”, sed spite al tio li uzis la vorton “atako”.

Laŭ raporto de la federala esplorburoo (FBI), kiu ankoraŭ ne estis publikigita, sed estis alirebla al la informagentejo usona AP,  oni asertas ke post pluraj esploroj sur la tereno, ne ekzistas pruvoj pri ajna “akustika atako” kontraŭ usonaj diplomatoj en Havano.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up