Tutlanda marŝo de la torĉoj okaze de la 165-a naskiĝdatreveno de José Martí.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2018-01-23 08:31:27

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 23 jan(RHK) La militanta junularo de Kubo, kiel tiu kiu honoris la nacian heroon José Martí, la antaŭtagon de la 28-a de januaro 1953, ree manifestacios en la stratoj de Havano kaj tutlande, per torĉo en mano, por demonstri ke la novaj generacioj firme subtenas la kuban revolucion.

Tiel asertis al la ĵurnalo Juventud Rebelde, Raúl Alejandro Palmero Fernández, prezidanto de la federacio de universitataj studentoj, FEU, kiu aldonis ke kubanoj ĉiuaĝaj, de hieraŭ kaj hodiaŭ,  estos la protagonistoj de la marŝoj okazontaj tiun ĉi venontan 27-an de januaro, nun okaze de la 165 naskiĝdatreveno de la kuba apostolo José Martí.

La prezidanto de la FEU precizigis ke tra la tuta lando la marŝado okazos je la 9-a vespere, dum en Havano ĝi okazos je la 10-a. Kiel tradicie la marŝantoj ekiros el la historia ŝtuparego de la Havana Universitato ĝis la loko konata kiel Fragua Martiana. En ambaŭ kazoj la devizo de la partoprenontoj estas  “Per la lumo de lia idearo.”



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up