La 9ª Tutamerika Kongreso konfirmas la lingvan valoron por edukado al daŭripova evoluo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-02-18 14:02:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Foto Noticiero Nacional de Televisión Cubana

Havano, 18 feb (RHK) De la 11-a ĝis la 17-a de februaro sesiis en la hotelo Panamericano, la 9-a Tutamerika Kongreso de Esperanto kiun partoprenis 232 kongresanoj el 20 landoj sub la temo Lingvoj kaj kulturoj: edukado por daŭripova evoluo en la Amerikoj.

La kongresa temo de la 9ª Tutamerika Kongreso de Esperanto  havis entute kvar sesiojn. Kvankam   la kongreso ne rezoluciis pri la demando starigita de la kongresa temo, tamen, pere  de Principa Deklaro, ĝi  renovigis  la sintenon de la   esperanto-movado  pri tiu ĉi demando,  kaj konfirmis ke la partoprenintoj de la 9ª TAKE emfazas  la bezonon ke la esperanto-komunumo pli proksimiĝu al la nuntempaj demandoj starigitaj en la Tagordo 2030 de UNESKO pri kiu Kuba Esperanto-Asocio havas apartan intereson  cele al tio ke ĝiaj membroj kaj aktivuloj sentu ke  Esperantujo estas vera edukejo.

Ke tiu edukejo, unue celas disvastigi Esperanton kaj la konscion  pri la valoroj de la lingvo kiel kultura trezoro kaj  por  defendo de la gepatra lingvo; Ke la asocia  laboro ankaŭ celas la  lingvan justicon, kiu kontribuu al lingva ekvilibro, kies sekvoj bone efikos al konservado de diverseco  de kulturoj kaj mondovizioj,  ĉar tia  diverseco  garantios pli bonan kaj kvalitan vivon por la sano de nia planedo. Tiuj estas edukaj bazoj por survoji al  daŭrigebla evoluo, kiu kontentigu la bezonojn de la nunaj kaj estontaj generacioj.

La kongresa programo inkluvizis nacian kaj internacian vesperojn, teatraĵojn el kubaj aŭtoroj kiel Emelina Cundiamor kaj Franciska kaj la Morto; teatro Verda Banano kiu prezentis La krediton; koncerto de Amindaj el Santiago de Kubo; arta prezento de la emsemblo de alternativa muziko Kialo el Havano; la tradiciaj programeroj per prelegoj, prezentoj, kunsidoj, la sesio 43ª de AMO-seminario, UEA/ILEI-ekzamenoj kaj  ekskursoj, interalie.

Sendube elstaris la gazetara eĥo en la naciaj radio kaj televido, kiu dum la tuta semajno raportis kaj reklamis en diversaj momentoj, krom la aktivado en sociaj retoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up