Akceptis Raúl Castro delegitaron de la usona kongreso.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-02-21 08:00:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Raúl Castro akceptis delegitaron de la usona kongreso

Havano, 21 feb(RHK) La kuba prezidento Raúl Castro, dialogis kun delegitaro de la usona kongreo gvidata de la demokrata senatano Patrick Leahy el la ŝtato de Vermonto.

Dum la renkontiĝo ili pritraktis temojn de reciproka intereso.

La kunvenon ĉeestis la demokrataj reprezentantoj Jim McGovern, de Massachusetts, kaj Susan Davis, de California, samkiel  la ministro pri eksteraj rilatoj de Kubo, Bruno Rodríguez, kaj la direktoro ĝenerala por Usono de Kubo, Carlos Fernández de Cossío.

Oni antaŭvidas ke la leĝofarantoj oferos gazetaran konferencon en la usona ambasadejo en Havano.

La usona delegitaro vizitas la insulon kun la celo konstati sur la tereno la sekvojn de la politika ŝanĝo de Usono, post la alveno de Donald Trump al la Blanka Domo en januaro de 2017.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up