La prezidento Raúl Castro akceptis en Havano sian homologon el Kenjo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-03-16 08:08:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Uhuru Kenyatta, oficiala laborviziton en Kubo.

La prezidento Raúl Castro akceptis en Havano sian homologon el Kenjo.

Havano, 16 mar (RHK) La kuba prezidento Raúl Castro, akceptis en tiu ĉi urbo sian homologon el Kenjo, Uhuru Kenyatta, kiu plenumas oficialan laborviziton en Kubo.

Post la oficiala ceremonio kaj la akcepto, ambaŭ ŝtatestroj plenumis  konversacian programon kiu celas plifortigi la reciprokajn kunlaborajn rilatojn ekzistantajn inter ambaŭ landoj .

Antaŭe, Kenyatta omaĝis la nacian heroon de Kubo, José Martí en la memorialo situanta en la Placo de la Revolucio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up