Finiĝas vizito de Nguyen Phu Trong al Kubo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-03-30 10:06:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Finiĝas vizito de Nguyen Phu Trong en Kubo

Havano, 30 mar (RHK) La ĝenerala sekretario de la komunista partio de Vjetnamio (PVC), Nguyen Phu Trong, plenumis tritagan oficialan viziton al Kubo, kiu finiĝas ĉi-vendrede post plenumi intensan laboran tagordon en la insulo.

Dum la lasta tago li vojaĝis al la orienta provinco Santiago de Kubo, kie li omaĝos la nacian heroon José Martí kaj la historian gvidanton de la kuba revolucio, Fidel Castro en la tombejo de Sankta Ifigenia.

Antaŭe, li estis akceptita de la kuba prezidento Raúl Castro, kiu estis investita per la ordeno de la Ora Stelo , la plej alta distingo de la azia lando.

Interalie, la vizitanto ankaŭ ĉeestis la ferman sesion de la renkontiĝo de komunistaj gejunuloj de ambaŭ landoj, kie li dankis la subtenon senkondiĉan de Kubo al tiu azia lando.

Nguyen Phu Trong ankaŭ dialogis kun la insula parlamentestro, Esteban Lazo, kaj ricevis la titolon honordoktoro pri politikaj sciencoj de la Universitato de Havano kie li prelegis.

Aldone, Havano kaj Hanojo subskribis kelkajn kunlaborajn interkonsentojn, interalie, por plifortigi la rilatojn inter la du politikaj organizaĵoj, por  nuligo de la ŝuldo de Kubo kun la azia lando kaj traktaton pri leĝa helpo reciproka.

Ili ankaŭ subskribis memorandon de interkompreniĝo scienca kaj teknika, por protekti la medion kaj respondi al la klimata ŝanĝo, kaj pri  kunlaboro en la konstrua fako.

Ambaŭ landoj ankaŭ interkonsentis la kunlaboron pri la produktado de rizo en la insulo por la periodo 2018-2022 kaj la konkludo de la intertraktado en la komerca branĉo.

Dum forumo de entreprenistoj okazinta en Havano oni oficiale informis pri la aprobo flanke de Kubo de la unua administra koncesio en la speciala evoluzono de Mariel (ZDEM), la ĉefa fenestro de la insulo por allogi negocojn kun eksterlanda kapitalo.

Siaflanke, la ministro de industrioj kaj komerco de Vjetnamio, Tran Tuan Anh, emfazis ke Vjetnamio estas nuntempe la dua komerca partnero de Kubo en la regiono de Azio kaj Oceanio, sed daŭre estas la intereso fortigi kaj kreskigi la ekonomiajn rilatojn.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up