Manko de travideblo plus manipulado regas en la forumo de la civila socio en Peruo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-04-12 10:53:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La koalicio 15 elektis la kubaninon Mirthia Brossard prezidantino de la OCLAE.Foto: Facebook Heidy Villuendas

Lima, 12 apr (RHK) La delegitoj al la forumo de la socio civila kritikis la manieron kiel oni organizis la debatojn,  la  mankon de reprezenteco kaj malklarecon en la metodoj por elekti la reprezentanton kiu alparolos  dum la plenkunsido de la 8-a pintkunsido de la Amerikoj ĉi-14an de aprilo.

Laŭ la formato de la evento, desegnita de la organizo de amerikaj ŝtatoj (OEA), inter mardo kaj merkredo devintus kunsidi en la perua ĉefurbo la 28 temaj koalicioj por starigi sendependajn debatojn kaj elekti reprezentanton antaŭ la dialogo kun la registaraj funkciuloj de tiu ĉi ĵaŭdo.

Tamen, kiam kunsidis la unuaj 14 koalicioj, la partopreno estis minimuma, kaj nur postagmeze dum la sesioj de la koalicio 15  “Por mondo inkluziva kaj respektema” kie grupiĝas plejmulto de la kubaj delegitoj, ĝi estis pli multenombra.

Fermín Quiñones, kunordiganto de la koalicio, emfazis ke tiu ĉi ne estas formo por diskuti travideble, inkluzive kaj demokratie. Li aldonis ke estas duboj pri vera debato malferma, sincera kaj konstrua.

Siaflanke, la argentino Raúl Mañaco, de la koalicio 7, aliĝis al la kritiko kaj aldonis ke ilia grupo arigas 60 organizojn kun malsamaj programoj, kaj pro tio estas neebla esprimi siajn kriteriojn en tri minutoj, laŭ la postuloj de la organizantoj, kiu estos la tempo disponebla por la parolistoj en la dialogo kun la registaraj funkciuloj.

Krom la kritikoj pro manko de travideblo kaj demokratio, la forumo de la civila socio estis uzita en la pasinteco por ataki landojn kiuj ne ĝuas la ŝaton de Usono aŭ de la OEA.

Kubo denuncis la inkluzivigon de personoj pagitaj de Usono kvazaŭ ili estus reprezentantoj de la kuba civila socio, kio same okazis en la pintkunsido en Panamo 2015.

La ĉeesto de tiuj dungitoj en Limo ne hazardas, sed apartenas al projekto financata de Usono por supozata partopreno de la civila socio en la pintkunsidoj de la Amerikoj. Al tiu projekto Usono dediĉas milionajn buĝetojn kun la celo influi la publikan opinion.

La koalicio 15 elektis la kubaninon Mirthia Brossard, prezidantino de la kontinenta organizo latinamerika de studentoj (OCLAE) kiel la parolistino kiu partoprenos la dialogon kun politikaj funkciuloj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up