La ministro pri eksteraj rilatoj de Gvatemalo, Fernando Carrera, agnoskis la laboron de la kubaj kunlaborantoj en la centramerika lando dum dialogo kun la insula prezidantino de la instituto de amikeco al la popoloj (ICAP), Kenia Serrano.
La subteno kuba en la sansistemo estas esenca, esprimis la ministro kiu asertis ke almenaŭ 50% de la reduktiĝo en la infanmorteco en tiu lando en la lastaj 15 jaroj obeas al tiu kunlaboro kiu etendiĝis tra disaj kaj malriĉaj regionoj kie neniu volas labori
Tiu ĉi dialogo okazis en la sidejo de la ministerio en Gvatemalo kaj ankaŭ partoprenis la insula ambasadoro en tiu lando, Roberto Blanco, kiu emfazis ke kelkaj municipoj jam estas deklaritaj liberaj je analfabeteco danke al la kuba eduka programo Mi ja povas.
La kuba funkciulino, ankaŭ membro de la insula parlamento, parolis pri la negativaj sekvoj por la kuba popolo, de la usona sieĝo altrudata al la insulo jam pli ol 50 jaroj pro ties eksterteritoria karaktero, sed asertis ke malgraŭ tio, Kubo subtenas la kunlaboran pozicion aparte kun Latinameriko kaj Karibio.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Abdala: la dua vakcina kandidato kuba survojas al la 3-a fazo de klinikaj provoj.
- Partoprenas Kubo en la 46-a sesio de la konsilantaro de homaj rajtoj
- Radio Havano Kubo, via amika voĉo tra la mondo, jubileas!
- Supera Tribunalo de Venezuelo denuncas punregulojn de la Eŭropa Unio
- Revokendas oportunista kaj hipokrita decido Trump-Pompeo