Komenciĝas agotagoj omaĝe al la nacia kulturo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2013-10-10 13:27:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Plurtaga programo honore al la nacia kulturo komenciĝas en la havana Pavilono Kubo, kiu daŭros ĝis la 20-a de oktobro kaj tie efektiviĝos plejparto de la aranĝoj celantaj la plej junan publikon.
La programo estas parto de la agadoj por la dua kongreso de la Asocio Fratoj Saíz, kiu arigas junajn verkistojn kaj artistojn el la tuta lando, klarigis la prezidanto de tiu organizaĵo, Luis Morlote.
Tiu ĉi ejo estas la ĉefa spaco por disvastigi la verkaron de la junaj artistoj kaj tiucele okazos vendoj de libroj, kompaktdiskoj, pentraĵoj, manfaritaĵoj kaj aliaj produktoj de la kultura industrio.
Ankaŭ okazos ekspozicioj kaj koncertoj,  porinfanaj spektakloj kaj filmoprojekciado de novaj kaj klasikaj kubaj filmoj; libroprezentado, dialogoj kaj renkontiĝoj kun artistoj kaj esploristoj el diversaj branĉoj.
La 20-a de oktobro estas festata en Kubo la tago de la Nacia Kulturo, ĉar tiu tago signas la momenton kiam en la jaro 1868 estis unuafoje kantita, en la urbo Bayamo, oriente de Kubo,  la himno La Bayamesa, kiu poste fariĝis la nacia himno


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up