Sesias en Bruselo la unua konsilantaro komuna Kubo-Eŭropa Unio.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-05-15 09:51:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Bruno Rodríguez kaj Federica Mogherini

Bruselo, 15 maj (RHK) La unua komuna konsilantaro Kubo-Eŭropa Unio sesios hodiaŭ kun ĉeesto de la kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez kaj la estrino de la eŭropa diplomatio, Federica Mogherini.

Laŭ komuniko de la eŭropa konsilantaro,  en la renkontiĝo oni revizios la programojn kunlaborajn en la sferoj de energio kaj agrikulturo, interalie, kio ebligos firmigi la duflankan kadron reciproke konsentitan, surbaze de respekto, egaleco kaj reciprokeco, precizigis la informagentejo Prensa Latina.

La fonto aldonis ke “ekzistas favoraj kondiĉoj kaj ŝancoj por kreskigi la rilatojn ekonomiajn, komercajn, investajn kaj kunlaborajn, kaj por pli aktiva kaj efika partopreno de la Eŭropa Unio en la planoj de ekonomia kaj socia evoluigo de Kubo.

La rilatoj inter la EU kaj Kubo evoluos, por la unua fojo, kadre de kontrakto kiu konfirmas la bazojn de respekto kaj observo de la internacia juro kaj de la principoj de la Ĉarto de UN.

Same, Mogherini emfazis ke la EU kaj Kubo vere forlasis paĝon kaj ekigas novan ĉapitron en la asociiĝo kiu komenciĝas per provizora apliko de nova interkonsento.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up