Sesias hodiaŭ la unua kunsido de la novaj parlamentaj komisionoj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-06-04 07:16:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Sesioj de la parlamento foto:Arkivo

Havano, 4 jun (RHK) La dek konstantajkomisionoj de la nacia asembleo de la popola povo (Parlamento) de Kubo okazigas hodiaŭ en la Kongresa Palaco de tiu ĉi urbo, la unuan  kunsidon,  kie la ministerioj raportas pri sia agado.

Dum intensa labortago, la laborgrupoj konsistigitaj kaj aprobitaj pasintsabate, dum eksterordinara sesio de la 9-a leĝofaro, debatos pri la rezultoj de la antaŭa periodo (2013-2018) kaj skizos la gvidliniojn por sia laboro dum la venontaj kvin jaroj.

La komisiono pri eksteraj rilatoj pritraktos la agadon de la koncerna ministerio, de la kuba instituto de amikeco al la popoloj kaj  la ministerio pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj; dum la komisiono pri aferoj konstituciaj kaj juraj, same faros kun la ĝenerala prokurejo de la respubliko, la ministerio pri justico kaj la supera popola tribunalo.

La komisiono pri edukado, kulturo, scienco, teknologio kaj medio analizos la situacion de la rektoraj ministerioj de tiuj agadoj, kaj la komiono pri industrio, konstruado kaj energio pritraktos kun la respektivaj institucioj de tiuj agadkampoj.

Same faros ĉiuj komisionoj pri atento al servo, pri agronutrado, pri sano kaj sporto, kaj ankaŭ la komisiono pri ekonomiaj temoj; ankaŭ sesios la komisiono pri atento al junularo, infanaro kaj egalrajteco de virinoj.

La dek konstantaj komisionoj de la parlamento kuba, estas formitaj de entute 380 el 605 deputitoj  kiuj estis elektitaj la pasintan 11-an de marto dum la ĝeneralaj elektoj 2017-2018  por la venontaj kvin jaroj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up