Díaz-Canel pritaksas la evoluon de investoj kaj laboreco.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-06-27 07:51:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Díaz-Canel prezidas laborkunsidon pri laboreco kaj investa programo

Havano, 27 jun (RHK) Kiel parto de la konstanta pritakso rilate al dudeko da programoj de alta sekvo por la insula evoluo, la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel revuis la konduton de la laboreco kaj investo-stato, kiuj nuntempe efektiviĝas en diversaj teritorioj.

Laŭ informis la ministrino pri laboro kaj socia sekureco, Margarita González Fernández, hodiaŭ laboras preskaŭ 4 milionoj 500 mil personoj, interalie, iom pli ol tri milionoj en la ŝtata sektoro kaj ĉirkaŭ unu miliono  300 mil en la ne ŝtata sektoro, raportis la gazeto Granma.

Ŝi klarigis ke kaŭze de reordiga procezo labora komencita ekde la jaro 2009, reduktiĝis la kvanto da laboristoj en la buĝetita sistemo kaj en la entreprenoj, kaj dume, altiĝis la kvanto da laboristoj en la ne ŝtata sektoro.

Oni parolis pri la prioritataj laboroj por garantii okupitecon al la diplomiĝintoj en teknikaj kaj universitataj edukejoj, interalie. Same oni pritraktis la fluktuadon de laborforto aparte en la fakoj de medicinaj sciencoj, pedagogio, teknikaj kaj ekonomikaj pro diversaj kialoj, inter ili, foraj laborejoj kaj salajro.

La labortago inkluzivis analizon pri kelkaj investoj nuntempe entreprenataj en la lando, kiuj signife influas la ekonomion, inter ili, pri Antillana de Acero, fabriko de ŝtalo, kies direktoro informis pri la investa procezo tie okazanta.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up