Raúl Castro alvokas al unueco kaj batalado de la kubaj revoluciuloj,

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-07-26 09:57:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Santiago de Kubo, 26 jul (RHK) Okaze de la solenaĵo pro la 65-a datreveno de la historiaj sturmoj al kazerno Moncada kaj Carlos Manuel de Céspedes, hodiaŭ Tago de Nacia Ribelemo, la unua sekretario de la komunista partio, Raúl Castro, alvokis la kubajn revoluciulojn neniam forgesi la unuecon kaj batalemon.

Dum sia festparolado, Raúl priparolis tre aktualajn temojn kaj defiojn de la insulo, interalie, pri la nunaj transformoj en la kuba konstitucio kaj pri la bezono ke la gejunuloj partoprenu tiun procezon.

Li revuis la reciprokajn rilatojn kun Usono, lando kun kiu ekzistas formalaj diplomatiaj rilatoj, komunikaj kanaloj, limigita kunlaboro en kelkaj areoj, sed profundaj diferencoj rilate la efektivigon de la nacia suvereneco, politikaj modeloj kaj internaciaj rilatoj; tamen, Kubo pledas por respektema dialogo kaj la bonfaroj reciprokaj.

Li denuncis la plifortigon de la usona sieĝo ekonomia, financa kaj komerca kaj ties sekvojn eksterteritoriajn, kaj elstarigis la atingojn de la insulo spite al tiu ĉi maljusta sieĝo. Tiurilate li asertis ke spite al tio, la ekonomio kreskis en la unua semestro de tiu ĉi jaro, kio estas promesplena evoluo.

Li denuncis la usonan enmiksiĝon en politikaj procezoj de la regiono samkiel la politikan persekutadon kontraŭ sociaj gvidantoj, kaj la uzon de jura povo por malliberigi progresistajn gvidantojn.

Li pledis por liberigo de la brazila eksprezidento Luis Inácio Lula da Silva, kaj elstarigis la rajton de la eksa prezidento kandidatiĝi al la elektoj la venontan oktobron.

Raúl konfirmis la solidarecon de Kubo al Venezuelo kaj Nikaragvo, kaj gratulis la ĵuselektitan prezidenton de Meksiko, Manuel López Obrador.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up