Kunsidas Miguel Díaz-Canel kun membroj de registaraj estraroj kaj entreprenistoj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-08-29 07:19:15

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel kun membroj de registaraj estraroj kaj entreprenistoj.

Havano 28 aŭg (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel efektivigis laborkunsidon kun la membroj de la registaraj estraroj kaj estraroj de entreprenoj. La kunsidon ankaŭ partoprenis la dua sekretario de la komunista partio, José Ramón Machado Ventura.

La tagordo estis, interalie, la konduto de la kuba ekonomio ĝis fino de la jaro kaj la gvidlinioj kiuj regos la planon por 2019 pri kio la entreprenista sektoro ĉefrolos.

La ministro pri ekonomio kaj planado, Alejandro Gil Fernández pritraktis la plenumadon de la plano 2018 kiu prezentas streĉan situacion pro neplenumo de la planitaj enspezoj kun la sekva damaĝo en la alveno de krudaĵoj, ekipaĵoj kaj aliaj, al kio aldoniĝas la damaĝoj provokitaj de kelkaj klimataj eventoj dum la periodo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up