Partoprenos Díaz-Canel en pintkunsido de la paco Nelson Mandela.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-09-24 08:14:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

UN, 24 sept (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, parolos hodiaŭ por la unua fojo en UN dum la pintkunsido de paco Nelson Mandela, renkontiĝo altnivela de la Ĝenerala Asembleo en la 73-a laborperiodo.

La evento kiun partoprenos Díaz-Canel estas dediĉita al la centjara naskiĝdatreveno de Mandela, kiu havis streĉan rilaton kun la plej granda el la Antiloj kaj ties historia gvidanto, Fidel Castro, elstarigis la informagentejo Prensa Latina.

En 2013 la tiama prezidento Raúl Castro ĉeestis la funebraĵon de la nobelpremio pri paco kaj taksis lin supera símbolo de digneco kaj sindediĉo nerezignebla al la revolucia batalo por libereco kaj justico.

Krom partopreni la pintkunsidon de la paco Nelson Mandela kaj laŭ la listo de oratoroj diskonigita en UN, Díaz-Canel parolos en la ĝenerala debato de la asembleo la 26-an de septembro, precize 58 jarojn post la unua vizito de Fidel Castro al la sidejo de tiu multflanka órgano.

En tiu tago ankaŭ okazos partopreno en la evento kiu memorigas la internacian tagon por elimino totala de la nukleaj armiloj.

La kuba prezidento ankaŭ renkontiĝo kun la ĝenerala secretario de UN, António Guterres kaj kelkaj reciprokaj renkontiĝoj kun altrangaj ŝtatestroj.

La kuba prezidento ratifos la denuncon de Kubo kontraŭ la tordita politiko de sieĝo altrudata de Usono kontraŭ la insulo dum pli ol 55 jaroj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up