Kuba prezidento Díaz-Canel vizitas sidejon de Google en Nov-Jorko

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-09-25 08:38:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Nov-Jorko, 25 sept (RHK) En la sidejo de Google en Nov-Jorko, la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel elstarigis la potencialojn de homaj rimedoj kiujn posedas Kubo por avanci en la teknologia branĉo.

La renkontiĝon oni taksis informa kaj fruktodona. Ĝin partoprenis estraranoj de kelkaj usonaj  kompanioj de la teknologia sektoro pri informado kaj komunikado, kiuj montris al la kuba prezidento sian interesiĝon pri la potencialoj de la kuba merkato samkiel pri la perspektivoj evoluigaj de la insulo.

Invitite de Eric Shmidt, vicprezidanto de Alphabet, la insula ŝtatestro dialogis kun la ĉeestantoj pri la evoluigo de altrangaj teknologioj kaj ties rolo en la progreso de la evolulandoj. Samtempe, li aludis la defiojn ĉirkaŭajn al tiuj teknologiaj progresoj kaj ties uzo en mondo pli kaj pli malegala.

Dum la kunsido, Díaz-Canel esltarigis ke la informadikiĝo de la socio konsistigas prioritaton de la kuba registaro. Li ankaŭ emfazis ke la  sieĝo ekonomia de Usono estas la ĉefa obstaklo por evoluigi tiun ĉi branĉon je ties plej alta nivelo.

La prezidento priparolis la valoran potencialon de homaj rimedoj de la insulo, kio kialigas tiun ĉi renkontiĝon, kaj elstarigis la ŝancojn kiuj malfermiĝas en sektoroj de la avangardaj teknologioj kiel  bioteknologio.

La kunsidon ĉeestis, iliaflanke, la ĉefaj estraranoj de Google,  VaynerMedia, Connectify, Mapbox, Mckinsey and Company, Virgin Group, AirBnB, Revolution, Twitter, Microsoft, Bloomberg,  kaj  Cresta.

Flanke de la insulo, akompanis la prezidento Díaz-Canel, Bruno Rodríguez Parrilla, ministro pri eksteraj rilatoj; Rodrigo Malmierca Díaz, ministro pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj; kaj  Jorge Luis Perdomo Di-Lella, ministro de komunikado.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up